DENOËL Pol

Belga esperantisto kaj kuracisto (??? 1912 – ??? 1987).
• Plennomo: Pol DENOËL.
• Prononco: [ʼpɔl dǝnɔʼɛl].

Unue, Pol DENOËL studas ĉe la Medicina Fako de la Université de Liège, kie li diplomiĝas en 1936. Apud kelkaj sanitaraj urbaj funkcioj li estas familia kuracisto ĝis la emeritiĝo. Ankaŭ li verkas kelkajn librojn pri medicino.

Sed, verdire, Pol DENOËL estas pli famkonata por sia agado en favoro de Esperanto. Sinsekve li estas komitatano (1971-1974) kaj estrarano (1974-1977) de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), membro de la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) kaj honora prezidanto de la Belga Esperanto-Federacio kaj de la Lieĝa Esperanto-Grupo. Plie, li verkas lernolibrojn pri Esperanto, inter kiuj oni povas citi: «Initiation théorique et pratique à la langue internationale Espéranto» (???) kaj «Espéranto dans lʼenseignement» (1968).